Anonymous 01/08/2024 (Mon) 13:05 No.377 del
>>95
Ha, ankaŭ mi ŝategis tiun filmon. Ĝin rekomendis al mi amikino el Barato.
>>374
Mi jam elŝutis la tradukitan version, ĉar mi ne volas perdi ĝin se oni forigos ĝin (kaj se tio okazos mi volonte kundividos mian ekzempleron), sed ne jam havis okazon spekti la tradukitan version. Mi tre interesiĝas pri ĝi, ĉar mi tre ŝatas la filmon (mi plurfoje spektis japane kaj en la denaska lingvo), kaj ankaŭ ĉar unu el la dublintoj estas amiko mia.